mathstodon.xyz is one of the many independent Mastodon servers you can use to participate in the fediverse.
A Mastodon instance for maths people. We have LaTeX rendering in the web interface!

Server stats:

2.8K
active users

#poemo

0 posts0 participants0 posts today

Nebuloj de revoj
aŭ nebuloj de varmo

la silento vekas nin
tra la persienoj

muŝarabo
de ombroj kaj lumoj
sur via haŭto

figuroj
de deziro
glifoj
de niaj ardaj aspiroj
gravuritaj en la korpo

tia kareso vekas niajn sensojn

malproksime kantado de merlo
kaj la vento per mallaŭta siblo
alportas al ni la diskretajn delicojn
kaj la sekretan freŝecon de la palmaro

the poetry award about cherry blossoms in Misono's central park, which I organized. more than 100 works were collected and we decided the prize.
#haiku #tanka #poem #poemo #hajko #tankao #mp3
poezia premio pri ĉerizfloroj en la centra parko de Misono, kiun mi organizis. pli ol 100 verkoj estis kolektitaj kaj ni decidis la premion.
goki.her.jp/misonono2024.html

みそのの詩歌賞みそのの詩歌賞美薗中央公園のみそののお花見内企画「みそのの詩歌賞」のページです。
Replied in thread

☝️
NB: el la franca tiun poemon esperantigis pluraj tradukintoj sub la redakto de K.KALOCSAY kaj G.WARINGHIEN

La tuta libro "la floroj de l'malbon'" de Charles.Baudelaire estas senpage havebla ĉe libro.ee

eo.m.wikipedia.org/wiki/Charle
eo.m.wikipedia.org/wiki/Charle

#esperanto #literaruro #libroj #libro #poezio #CharlesBaudelaire #poemo.#poeto

eo.m.wikipedia.orgCharles Baudelaire - Vikipedio
Replied in thread

LA ALBATRO (2/2)
#CharlesBaudelaire

Ĉi vojaĝant' flugila inerte nun hezitas. Ĵus nura bel', kaj nune: malbel' komika jam.
Jen, iu ĝian bekon per kurba pip' incitas, Alia ĝin, fluginton, imitas dum la lam'.

Similas la poeto al tiu princ' de l' nuboj, Kiu la ŝtormon ĝuas, kaj ridas je l' pafant',
Kaj kiun, tere, sube, ĉe mokrideg' de buboj,
Malhelpas iri ĝiaj flugiloj de gigant'.

Continued thread

LA ALBATRO

1/2

Kelkfoje, por amuzo, ŝipanoj kapt-akiras Albatrojn, ĉi grandegajn ventbirdojn de la mar',
Kiuj, indiferentaj vojaĝkunuloj, iras
Post ŝip' glitanta super amara abismar'.

Apenaŭ ili estas metitaj ŝipoplanke,
Ĉi reĝoj de l' lazuro, mallerte kaj kun ĝen', Grandajn flugilojn blankajn jen trenas ambaŭflanke,
Kiel remilojn pezajn, kun kompatinda pen'.
...

Charles #Baudelaire (1821-1867) estas unu el la miaj plej ŝatataj francaj poetoj. Lia plej konata verko estas la #poemaro "la floroj de l'malbon' " eldonita en 1857.

Bonŝance tiu ĉi #libro estis esperantigita de pluraj esperantistoj kaj mi ĵus elŝutis ĝin. Verdire la #traduko al mi tre plaĉas kaj mi decidis iafoje kunhavi ĉi tie poemojn kiujn mi partikulare ŝatas.
Hodiaŭ: la albatro
NB: "Albatroso" laŭ PIV kaj Reta Vortaro, tamen mi kompreneble ne korektis!
👇
#poezio #esperanto #poeto #poemo

my new poem “the forgotten kaiju” is published.

shiika.sakura.ne.jp/works/2023

"the only water that will be polluted the tears of birds. "
"la sola akvo, kiu estos poluita, estas la larmoj de birdoj"
"la seule eau qui sera contaminée, ce sont les larmes des oiseaux."
"la única agua que será contaminada son las lágrimas de los pájaros."
唯一被污染的水是鳥類的眼淚
पक्षियों के आंसू ही एकमात्र जल है जो प्रदूषित होगा।
الماء الوحيد الذي يتلوث هو دموع الطيور.

shiika.sakura.ne.jp第9回詩歌トライアスロン三詩型鼎立受賞連載 忘れられた怪獣 尾内 甲太郎 « 詩客 SHIKAKU – 詩歌梁山泊 ~ 三詩型交流企画 公式サイト
#poem#poetry#poesie

la baleno #poemo

se oni malpermesas poemon
ni dancu
se oni malpermesas dancon
ni ridu
se oni malpermesas ridon
ni ploru
se oni malpermesas larmon
ni silentu
kaj ni staru sur la tero
mi fariĝu unu silenta verso
ni fariĝu milionoj da versoj
ni pensu pri la baleno kiu manĝas silenton